Habakkuk 3

1Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.

2Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis.
Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj,
Montru en la mezo de la jaroj,
Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
3Dio venas de Teman,
La Sanktulo de la monto Paran.

Sela.
Lia majesto kovras la ĉielon,
Kaj Lia gloro plenigas la teron.
4Lia brilo estas kiel hela lumo,
Radioj iras el Lia mano,
Kaj tie estas kaŝita Lia potenco.
5Antaŭ Li iras pesto,
Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
6Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron;
Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn;
Dissaltis eternaj montoj,
Kliniĝis eternaj montetoj,
Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
7En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan;
Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan.
8Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo?
Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis,
Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno,
Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj,
Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
9Vi eltiris Vian pafarkon,
Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj.

Sela.
Per riveroj Vi dividis la teron.
10Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis;
La fluo de la akvo pasis,
La abismo ekbruis,
La altaĵo levis siajn manojn.
11La suno kaj la luno haltis sur sia loko;
Kun brilo iras Viaj sagoj,
Kun fulmo Viaj lancoj.
12Kun kolero Vi paŝas sur la tero,
Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
13Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo,
Por helpi al Via sanktoleito.
Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo,
Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. Sela.
14Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj,
Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo,
Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
15Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro,
Tra la ŝlimo de granda akvo.
16Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis;
Pro la bruo ektremis miaj lipoj,
Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;
Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo,
Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
17Kiam la figarbo ne floros,
La vinberbranĉoj ne donos fruktojn,
La olivarbo rifuzos sian laboron,
La plugokampoj ne donos manĝaĵon,
La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo,
Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
18Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo,
Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
19La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto;
Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo,
Kaj venigas min sur miajn altaĵojn.
Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.
Copyright information for Esperanto